Politiko (Aristotelo)

Πολιτικά
literatura verko • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aristotelo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro traktaĵo
vdr

La Politiko (antikve-greke Τᾰ́ πολῑτῐκᾰ́, Tá polītiká) estas verko de Aristotelo pritraktanta la administradon de la poliso. Ĝi estas dividita en ok librojn, en kiuj la filozofo analizas la politikajn realaĵojn startante el la familio, taksata kiel baza nukleo de la socio, por alveni al la diversaj tipoj de konstitucio.

Eltiraĵo de la komenco de la libro 1-a de la “Politiko" de Aristotelo.

Centra estas la referenco al la naturo: la homo estas “politika animalo” (antikve-greke πολῑτῐκόν ζῷον, polītikón zōion), kaj kiel tia li estas kuntrenita de naturo unuiĝi al siaj similuloj por formi komunumojn.[1] Malsame ol Antifonto kaj aliaj filozofoj, laŭ kiuj la poliso limigas per siaj leĝoj la naturon de la homo, laŭ Aristotelo la ŝtato respondas al la naturaj bezonoj de la individuo kaj “ĉiu ŝtato estas komunumo (antikve-greke κοινωνίᾱ, koinōníā) kaj ĉiu komunumo konstituiĝas cele de bono”.[2] La “bono” strebita de la ŝtato, kiel komunumo plej granda kiu entenas ĉiujn komunumojn, identigeblas kun tiu pri kiu parolas la Etiko al Nikomako.[3]

Gravas substreki ke, malsame ol Platono, laŭ Aristotelo politiko havas ion da aŭtonomio rilate filozofion, nome ne nur la filozofo kapablas regi-estri-gvidi la ŝtaton, sed ankaŭ komunaj saĝuloj povas posedi tiun karismon..[4]

  1. Politiko I, 2, 1253a
  2. Politiko I, 1, 1252a
  3. E. Berti, Il pensiero politico di Aristotele, Laterza, Roma-Bari 1997, p. 15
  4. E. Berti, Il pensiero politico di Aristotele, Laterza, Roma-Bari 1997, p. 97

Developed by StudentB